Extinction Rebellion


Extinction Rebellion
emblemo
socia movado
organizaĵo
bazmovado Redakti la valoron en Wikidata
rekta agado
Komenco 2018 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio)GermanioItalioReĝlando de NederlandoFrancioPortugalioHispanioSvislandoUsonoDanioAŭstralioNov-ZelandoKanadoBraziloPakistanoSud-AfrikoArgentinoAŭstrioIsraeloBelgioPollando vd
Agareo

tutmonda varmiĝo
Holocena amasa formorto

Fondinto(j) Gail Bradbrook • Roger Hallam vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La emblemo (kun stiligita horloĝo ) de Extinction Rebellion (XR) estas la simbolo de formorto, horloĝo engluita en rondo, kiu indikas la planedon, kreita en 2011 de la brita artisto ESP

Extinction Rebellion (ebla Esperantigo Formorto-Ribelo), mallonge XR, angla por "ribelo kontraŭ formorto") estas naturmedia movado kun la deklarita celo uzi civilan malobeon devigi registarojn preni mezurojn kontraŭ la amasa estingo de bestoj kaj plantoj kaj la ebla estingo de la homaro rezulte de la klimata krizo kaj detruo de la vivospaco. XR estis fondita en Britio en majo 2018 kun ĉirkaŭ cent akademianoj, kiuj subskribis alvokon al agado en oktobro 2018 kaj lanĉitaj fine de oktobro de Roger Hallam, Gail Bradbrook, Simon Bramwell kaj aliaj aktivuloj de la kampanjo Rising Up!.

Inspirite de movadoj kiel Occupy, la sendependisma movado de Gandhi, feministoj, Martin Luther King kaj aliaj en la movado por civilaj rajtoj, Extinction Ribellion volas arigi tutmondan subtenon ĉirkaŭ komuna sento de urĝeco por trakti eblan klimatan katastrofon.

Laŭ sia propra deklaro (en aprilo 2019) XR estis reprezentita en 49 landoj sur ses kontinentoj kun 331 lokaj grupoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy